Sole Ĵetkuboj
Reguloj:
- Vi devas disigi la ĵetkubojn en du parojn po du ĵetkuboj (Paro 1 kaj Paro 2) kaj tiam lasi la kvinan ĵetkubon kiel forĵeto. Do, se via ĵeto estis 3-4-1-5-5, vi povus elekti 5-4 kiel paro 1, kaj 3-1 kiel paro 2, kaj via forĵeto estus 5.
- Por ĉiu rezulto kiun vi elektis malpli ol kvin fojojn, vi perdos 200 poentojn.
- Por ĉiu rezulto kiun vi elektis precize kvin fotojn, vi nek gajnos, nek malgajnos poentojn.
- Por ĉiu rezulto kiun vi elektis pli ol kvin fotojn, vi gajnos la poentojn apud tiu numero oble la kvanto da fojoj kiujn vi elektis tiun rezultojn pli ol kvinfoje. Do, se vi elektis la rezulton 11 sepfoje, vi havos 140 poentojn por tiu (70 x 2). 70 estas la poentoj apud la numero 11, kaj 7 minus 5 estas 2.
- Vi rajtas havi nur tri forĵetajn numerojn.
- Se post kiam ĉiuj forĵetaj numeroj estis elektitaj, vi havas kvin ĵetkubojn sen unu el tiuj tri forĵetaj numeroj, tio estas "senpaga veturo". Vi povas elekti kiujn rezultojn vi volas kaj simple ignori la kvinan ĵetkubon.
- La ludo finiĝas kiam vi uzis unu el viaj forĵetaj numeroj okfoje.
- Se vi finas la ludon kun 500 poentoj aŭ pli, vi venkas!
Ĉi tiu ludo estis prenita de la libro A Gamut of Games (esperante: Ludaro) de Sid Sackson kiun mi forte rekomendas al tiuj kiuj povas legi la anglan kaj ŝatas interesajn kaj unikajn ludojn.
