Poker-turniro por esperantistoj

Por la unua fojo en la historio de la Esperanto-movado, oni povas ludi rete en turniro kun aliaj esperantistoj! Ĉar ĉi-momente pokero furoras en la mondo, ni invitas vin ludi pokeron (Teksasa Komunkarta Pokero Senlima) kun ni! La turniro mem estas senpaga, sed estos premioj de US$25. Se vi scipovas ludi pokeron, vi jam estas sur bona vojo, alikaze, facilas lerni ĝin. Ĉiukaze estas amuza maniero montri al la mondo ke Esperanto vivas!


La turniro okazos en la servilo de Full Tilt Poker. Kiam vi registriĝas ĉe la servilo, enmetu la bonuskodon ESPERANTO por ricevi bonuson! Ni ludos sabate, la 1-an de septembro je la 13:30 (Novjorko) aŭ 19:30 (Berlino). En la akceptejo de la programo, simple klaku sur Real Money -> Tournaments -> Private kaj poste trovu nian turniron (kiel vi povas vidi en la suba bildo). Tie vi vidos Esperanto Freeroll kaj povas registriĝi. Por ekscii la pasvorton, skribu al chuck@amikumu.com por ke mi povu konfirmi ke vi parolas Esperanton. Bonŝancon!


Por ludi, vi devas elŝuti programon kiu funkcias per Vindozo aŭ Mak. Se vi havas Linukson, vi povas ludi per Wine.


Ni planas sekvontan turniron je la 13-a de oktobro.



Klaku sur Real Money -> Tournaments -> Private kaj poste trovu nian turniron.

Eksteraj ligiloj