Pri Ni

Chuck Smith Judith Meyer
Chuck SMITH Judith MEYER
Chuck estas la fondinto de la Vikipedio en Esperanto kaj Eklaboru. Li ankaŭ nun estas la estrarano pri informado por la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. En 2003, li estis la plentempa volontulo de TEJO en Roterdamo (Nederlando). Poste li laboris dum kelkaj monatoj por la Kalgaria Esperanto-Centro (Kanado).

Judith studas la francan, komputilan lingvistikon kaj ekonomion ĉe la Universitato Duisburg-Essen en Germanio. Ŝi eklernis Esperanton en 2000 kaj uzis ĝin en Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. Ŝi multe interesiĝas pri ĉiuj fremdaj lingvoj kaj kulturoj, sed ankaŭ pri reta kaj nereta programado.

Jesse Alter Melissa Robertson
Jesse ALTER Melissa ROBERTSON
Jesse, nia sistemadministranto, nuntempe studas socian laboron kaj komputikon ĉe la Richard Stockton Universitato de Novĵerzio. Li povas ludi akordionon tre malbone, sed li haltas se vi ĝentile petas. Li estas verŝisto (Aquarius) kaj lia plej ŝatata koloro estas blua.

Melissa, nia grafikisto, nuntempe loĝas en Novjorko kaj laboras por fama neregistara organizo. Melissa diplomiĝis pri amaskomunikiloj de la universitato de Webster en Sankta-Luizo, Usono. En ŝia libera tempo, Melissa ĝuas ludi drumadon en gamelana orkestro, testi videoludojn, jogon, kuiradon, kaj esplori informojn utilajn kaj senutilajn.