Oftaj Demandoj

Kiel mi povas kontakti alian uzanton?

Se vi rigardas profilon de alia uzanto, tute malsupre de tiu paĝo, vi povas trovi ligilon "Sendi mesaĝon al tiu ĉi uzanto". Tie vi povas skribi mesaĝon al tiu uzanto. Vi eble vidos ke vi "devas validigi vian konton". Kiam vi registriĝis por amikumu, ni sendis al vi bonvenigan mesaĝon kiu havis ligilon kiun vi devas klaki por validigi vian konton. Tion ni faras por eviti spamon.

Kiel mi povas redakti mian profilon?

Kiam vi estas ensalutinta, simple iru al via profilo klakante vian nomon sub via uzantbildo en la supre dekstra angulo de la paĝo. Kiam vi vidas vian profilon, simple klaku ligilon tute sube de tiu paĝo "Redakti".

Kiel mi povas aldoni foton kiel uzantbildon?

Simple iru al via konto (klaku "Mia konto" en la menuo supre) kaj poste klaku sur la demandosigno tute supre de via profilo. Tiam vi povas elekti foton kiun vi alŝutis kiel vian uzantbildon. Se vi ankoraŭ ne alŝutis foton, tiam unue alŝutu foton

Kial vi kreas vian propran interkonan retejon anstataŭ simple traduki alian?

Post kiam ni rigardis aliajn interkonajn retejojn, ni pli malpli konsentis ke ĉiuj el ili iel aĉas. Ni volas evoluigi la plej bonan interkonan retejon kiu ekzistas (ajnalingve) kaj poste traduki ĝin al aliaj lingvoj. Imagu kio okazus al la ĝenerala imago pri Esperanto se myspace, flickr aŭ youtube estis originale en Esperanto. Mi ankaŭ volas vere celi intelektulojn. Tio signifas ke ni estos la sola interkona retejo kiu fakte kredas ke homoj povas paroli pli ol unu lingvon.

Kial la adresoj de la retejo estas en la angla?

Ĉar ni planas eventuale traduki la retejon multlingven.

Kiel vi kreis ĉi tiun retejon?

Ni programas ĉefe per Ruby on Rails. Por nia etikeda sistemo, ni uzas acts_as_taggable. Por multdosiera alŝutado, ni uzas la Java-apleton JUpload. Por la flagoj, ni uzis la kolekton de famfamfam. Ni kreis la butonon "Krei konton" ĉe Button Generator. Nia servilo estas Dreamhost kiu bonegas. Se vi volas gasti vian retejon ĉe ili, tajpu promo-kodon NOVAJARO registrante por ricevi rabaton de US$20!

Mi ne povas vidi la Google-mapojn per Safari. Ĉu vi povus ripari tion?

Bedaŭrinde la sistemo kiun ni uzas por konekti al Google-mapoj ankoraŭ ne funkcias en Safari. Tamen, vi povas uzi ilin per Firefox 1.5+ en Mac senprobleme.

Maloftaj Demandoj

Kiujn aliajn funkciojn vi planas aldoni?

Ni planas ke vi povu alŝuti viajn librojn, kantojn, prelegojn kaj filmojn. Ni cetere volas krei grupojn (alternativon al Jahugrupoj), vikiojn, blogojn, forumojn kaj babilejojn. Ni ankaŭ planas krei interfacon por ke vi povu montri ĉi tie viajn fotojn kaj filmojn de Flickr, Zooomr, Youtube kaj Google Video.

Kiam vi aldonos ... ?

Momente ni devas certigi ke la ekzistantaj funkcioj bonege funkcias. Ni programis la retejon rapidege kaj nun estas tempo por trankviliĝi kaj testi profunde. Poste ni aldonos pli da funkcioj. Se estas funkcio kiun vi vere volas, nepre kontaktu nin kaj diru tion al ni!

Kial ĝi estas ĉe .com? Kio estas komerca pri ĝi?

Kompreneble nun ne eblas iel enspezi monon de ĝi. Tamen, ni volas oferti vere abundan servon, kaj por la plej altaj servoj, oni verŝajne devos pagi. Do, mi ŝatus starigi firmaon en kiu nia teamo vere profesie laboras por doni al la esperantistaro la plej bonajn servojn kiel eblas, kiel ili meritas. La komunumo ĉiam estos unua por ni.

Kion mi povas fari por helpi la retejon?

Bonvolu publike anonci ĝin kaj diskonigu ĝin al ĉiuj viaj amikoj. Por pluhelpi, aldonu multajn fotojn kun etikedoj por ke homoj povu trovi ilin facile. Se vi ne havas konton, certe registriĝu! Dankon.

Ĉu vi povas bonvole pretigi retan butonon kaj banderolo kiel ekzemple tiun de Eklaboru por ke oni metu ĝin sur sia blogo, retpaĝo ktp?

Jes, jen ili: Blogo Banderolo