Forumo de Amikumu

Bonan revenon Amikumu! -

Aldonita je 2007-12-03 00:53

Dum kelkaj tagoj stranga pagxo pendis surloke de Amikumu, ecx ni maltrankviligxis cxu cxio estas en ordo$
gxojige estas revidi gxin denove bonfunkcianta!
Plian prosperon!

Respondi | Reen

Re: Bonan revenon Amikumu! -

Aldonita je 2007-12-03 01:33

Prave. Kio je umo fakte okazis :S ?

Respondi | Reen

Re: Bonan revenon Amikumu! -

Aldonita je 2007-12-03 08:42

Estimataj Amikumistoj,

mi povis nur legi reklamojn je Viagra ktp...Kio okazis kun nia reto?

Elkore salutas Francisko

Respondi | Reen

Re: Bonan revenon Amikumu! -

Aldonita je 2007-12-03 12:02

Tion oni nomas kapero. Ĝi estas sufiĉe ofta problemo interreta; gratulon al la gvidantoj, ke ĝi estas tiom rapide kuracita.
Okazas ankaŭ en iuj diskutgrupoj, ekzemple la "esper-brit", kiun mi ofte legas, ke aperas ekstertemaj reklamoj, kutime anglalingvaj. La demando estas, ĉu vere por la spamantoj kaj kaperantoj ni estas sufiĉe prirabinda merkateto, ke ili donu al si tiun laboron? Tion mi vere ne komprenas!

Respondi | Reen

Re: Bonan revenon Amikumu! -

Aldonita je 2007-12-03 12:33

Plaĉas al mi. ke tiu stranga intrudulo estas forpelita.
"Hoekje" (Johano, Nederlando)

Respondi | Reen

Re: Bonan revenon Amikumu! -

Aldonita je 2007-12-03 12:33

Plaĉas al mi. ke tiu stranga intrudulo estas forpelita.
"Hoekje" (Johano, Nederlando)

Respondi | Reen

Re: Bonan revenon Amikumu! -

Aldonita je 2007-12-03 15:57
Laste ĝisdatigita je 2007-12-03 15:59

Nia retejo atakiĝis. :-( La hakisto/intrudulo alŝutis dosieron (.htaccess) ke redirektis oni al drogejo. Bonŝance, la hakisto ne damaĝis la retejon. Ni ne pensas ke la privateco de la komunemo estas en risko, sed ni revuas niajn "log" dosierojn.

Dankon por viaj patiencoj!

Respondi | Reen

Re: Bonan revenon Amikumu! -

Aldonita je 2007-12-06 09:37

Dankon pro la klarigo, kaj la rapida restarigo.
Mi rekomendas al vi: Maksimuma linuksa sekureco: Gvido de spertulo por protekti vian servilon kaj surtabla komputilo (paperdorso)

Angle:
Maximum Linux Security: A Hacker's Guide to Protecting Your Linux Server and Workstation (Maximum Security) (Paperback)

acxeteblas kontraux malmulte cxe: http://www.amazon.co.uk/Maximum-Linux-Security-Protecting-Workstation/dp/0672321343/ref=sr_1_2?ie=UTF8&s=books&qid=1196962420&sr=1-2

Denizo...
elirinte sed revenonte

Respondi | Reen