Forumo de Amikumu

Iru disvastigi niajn vicojn en ipernity.com -

Aldonita je 2008-05-05 23:47
Laste ĝisdatigita je 2008-05-05 23:47

Estimataj samideanoj,

laŭ mia opinio estas necese daŭre disvastigi agadon de esperantistoj inter uzantoj de aliaj lingvoj. La granda ŝanco estas la komunumo ipernity.com , kie inter 50 000 homoj jam estas preskaü 1000 esperantistoj! Esperanto tie funkcias de la monato oktobro 2007. Vi estas bonvenaj!

Estime Francisko

Respondi | Reen

Re: Iru disvastigi niajn vicojn en ipernity.com -

Aldonita je 2008-05-20 09:08

Vi pravas! Estas tre agrable paroli "inter ni" ĉi tie kaj volonte mi faras tion. Sed mi membras ankaŭ en Ipernity, ĉefe por afiŝi muzikon, sed dume mi povas iom ambasadori por Esperanto. Rekomendindas ankaŭ Wordpress; ankaŭ tie estas esperantistoj. Mi havas tie miajn personajn retpaĝojn; oni povas tie tute facile - kaj senpage - konstrui paĝaron, kaj la programeto EK! (Esperanta Klavaro) funkcias tute bone en Wordpress (ankaŭ en Ipernity, kaj kompreneble ankaŭ ĉi tie). Ne necesas tre ofte partopreni, pli utilas, ke multaj diversaj personoj flirtigu la verdan flagon.

Geoffrey King

Respondi | Reen

Re: Iru disvastigi niajn vicojn en ipernity.com -

Aldonita je 2008-06-04 11:31

Kio estas ipernity.com? Mi ne scipovas la anglan.

Respondi | Reen

Re: Iru disvastigi niajn vicojn en ipernity.com -

Aldonita je 2008-06-04 11:31
Laste ĝisdatigita je 2008-06-04 11:32

Respondi | Reen