Forumo de Amikumu

Kion legi chi vintre en esperanto? -

Aldonita je 2007-11-16 02:15
Laste ĝisdatigita je 2007-11-16 02:15

Saluton karaj,

mi shatus donaci al mi bonan legajhon en esperanto. Inter la (pli malpli) freshaj eldonajhoj, kion vi sugestus? Ne gravas kia ghi estas (romana, movada...), sed ghi ne estu poezio.

Mi jam pensis pri "la Mastro de l' Ringoj", sed ghi iomete tro kostas por mi.

Atentu, mi ne estas unu el tiuj legantaj ion nur pro tio ke ghi estas en esperanto :-D Mi volas interesan libron ;-)

antaudanke pro via helpo,
Kristof

Respondi | Reen

Re: Kion legi chi vintre en esperanto? -

Aldonita je 2007-11-16 08:08

Se sufiĉas legi rete aŭ printi, vu trovos amason da bonaj libroj per http://e-g.se/e5

Se ne, do nepre almenaŭ iom rakontu pri viaj interesoj aŭ fantazioj, kaj eble lingva nivelo, alie ne eblas saĝe respondi.

Respondi | Reen

Re: Kion legi chi vintre en esperanto? -

Aldonita je 2007-11-19 00:39

Ne, mi ne volas printi. Mi preferas acheti paperan libron -- multe pli agrablas legi tiel kaj estas bone por la esperanto-eldonejoj, chu ne? :-)

El la romanoj, cxiuj povas interesi min se ili ne estas tro malviglaj. Krom tio, mi interesighas pri esperantologio, komputiloj, lingvoj, kritika historio de esperanto, kaj... iomete pri chio alia. Vershajne mia respondo ne kontentigos vin :-)

Kio plachis al vi, en la jhusaj tempoj?

Respondi | Reen

Re: Kion legi chi vintre en esperanto? -

Aldonita je 2007-11-19 01:53

Kaj memori legi ĉiu 5 minutoj la socia paĝaro Klaku: http://www.klaku.net por preni ideojn kaj informojn el aliaj esperantistoj, hehe

:-)

Respondi | Reen

Re: Kion legi chi vintre en esperanto? -

Aldonita je 2007-11-19 09:06

Mi ŝatis legi pri Hector Hodler kaj fruajn eldonojn de historio de esperanto. Tiuj dikaj verkoj, ekx "La danĝera lingvo", laŭdire bonas, sed mi ne legis mem.
Alia perlo estas Sekretaj Sonetoj, sed tio ja estas poezio.
Amuza prozo kun espe-historia (tamen alegorie prezentata) enhavo estas "Fabeloj de la Verda Pigo". Ankaŭ la Verda Biblio plaĉis al mi, pro simila stilo.

Krome mi opinias ke eĉ malŝatanto de poezio ŝatus du librojn de Raymond Schwarz: "La verdkata testamento" kaj "La stranga butiko". Se ne mankas al la leganto humuro...

Respondi | Reen

Re: Kion legi chi vintre en esperanto? -

Aldonita je 2007-11-21 04:46

Bonege. Mi ne konis la Verdan Biblion, kiu shajnas interesa. Dankon pro viaj konsiloj!

Respondi | Reen

Re: Kion legi chi vintre en esperanto? -

Aldonita je 2007-12-06 14:01

Vi ja povas viziti la bibliotekon de Rikardo en Rangueil-kvartaldomo, kaj tie elekti iun interesaĵon. Mi rekomendas "Higienon de l'murdisto", kiun mi ĵus finis legi.

Respondi | Reen

Re: Kion legi chi vintre en esperanto? -

Aldonita je 2007-12-27 22:53

saluton "Le Baŭdet"!
mi ege ŝatas vian portreton, kaj pro ĝi mi konkludas, ke vi NEPRE devas legi "vivo kak opinioj de Majstro M'Saŭd" de Jean Ribillard!
amikece Lena

Respondi | Reen