Forumo de Amikumu

Esperanto en MacOS X -

Aldonita je 2007-11-22 08:23

Saluton.
Ĉu iu uzas esperanton en MacOS X?

Mi interesiĝas pri tio, ĉar mi volas baldaŭ aĉeti MacBook por prilabori tekstojn kaj okupiĝi pri tradukado.

Certe, mi havas ankaŭ aliajn celojn por ĉi tiu aĉeto, ne ligitaj kun Eo, sed nun gravas nur demandoj:

Kiel Makoj povas uzi e-literojn?
Ĉu ekzistas bona eektronika vortaro,
kiu povas funkcii en Mac OS X?

Ĉu estas iuj aliaj problemoj?

Respondi | Reen

Re: Esperanto en MacOS X -

Aldonita je 2007-11-24 05:47
Laste ĝisdatigita je 2007-11-24 05:47

Lau mi bone funkcias, kvankam mi estas ege laca kaj ne prilaboris la tiparon tiel ke mi bone povas uzi gxin. Kaj pro la malgxojiga fakto ke mi ne multe uzas esperanton plu...

Dumtempe mi uzas la servon x-al-unikodo" en la hejmapgxo de Sveda Esperanto Federacio www.esperanto.se/x-al-unikodo.html kiam mi volas havi korektajn supersignojn. Almenau du vortprilaboriloj subtenas esperanton - OpenOffice (http://projects.openoffice.org/native-lang.html) kaj Mellel (http://www.mellel.com/mellellocalisation.html).

Versxajne trovigxas multaj pli kiuj povus respondi al viaj demandoj, sed mi aldonis tion cxar mi vidis ke neniu jam respondis al vi.

Respondi | Reen

Re: Esperanto en MacOS X -

Aldonita je 2007-11-26 08:28

Oni diras, ke en MacOS X eblas postuli por cxiu programo propran klavaron.

Respondi | Reen

Re: Esperanto en MacOS X -

Aldonita je 2007-12-03 01:32

Mi mem (ankoraŭ?) ne uzas Makintoŝan komputilon, sed ja serĉis mem rimedojn por tajpi ĉapelojn en ĝi. Plej uzata solvo estas adaptita klavar-aranĝo, sed relative nova solvo estas Enigmetodo de OpenVanilla, kies priskribon anglalingvan vi povas trovi post la ligilo menciita ĉi tie: http://klaku.net/story.php?title=OpenVanilla_kaj_Esperanto_tajpi_Esperante_en_MacOS_X

Mi esperas ke tio helpas al vi :)

LaPingvino

Respondi | Reen

Re: Esperanto en MacOS X -

Aldonita je 2007-12-08 07:04

Saluton Hemulo,

Mi uzas MacOSX kaj tajpas en modela Esperanto. Rekte, sen konvertiloj. Sufiĉas instali Esperantan klavaron, post kio aperas ties flageto aŭ bildeto (ikono) supre, dekstre sur la ekrano (apud la dato, maldekstre de ĝi), inter la ceteraj lingvoj. Poste sufiĉas elekti E-klavaron kaj tajpi - kun Esperantaj supersignoj, egale en kiu programo vi estas. Do vi povas rekte tajpi E-literojn en retmesaĝojn (nun mi rekte tajpas en dialogan fenestron de Amikumu), en Word, Textedit, InDesign - aŭ kion vi uzas. Estas pluraj E-klavaroj por MacOSX (serĉu per Guglo), depende de tio, kiun vi uzos, aperos la ĉapelitaj literoj diversloke. Nun mi tajpas per la klavaro "Esperanto.rsrc" - tiu donas E-supersignon, se vi samtempe premas la klavon ALT kaj la koncernan literon. Do "ĉ" = "alt + c" ktp. En alia komputilo mi uzas iun klavaron Esperanto, kiu uzas por ĉapelitaj literoj neuzatajn klavojn q, w, x, y..., sed ankaŭ tie eblas ĉapeligi ajnan literon per samtempa premo de "ctrl-klavo" kaj la koncerna litero. La programon "x-al-unikodo" mi uzas nur se iu aŭtoro sendas al mi texton per h-, x- aŭ apostrof-konvencio (mi redaktas la revuon Esperanto). Neniam mi uzas ĝin por generi E-tekstojn, ja tiujn oni povas rekte tajpi en MacOSX.

Amike

Stano

Respondi | Reen

Re: Esperanto en MacOS X -

Aldonita je 2008-01-25 09:38
Laste ĝisdatigita je 2008-01-25 09:38

Saluton interesatoj!

La du signarojn pri kiuj vi ĉi-super parolas estas ambaŭ funkciantaj en mia Macbook Pro, sed ili ambaŭ havas la malavantaĝon ke ili nur funkcias kun angla klavaro.
Mi estas dano kiu ŝatus skribi ankaŭ la danajn literojn "æåø" skribante esperante, kaj krom tio estas ĉiuj aliaj skribsignoj en malĝustaj klavoj kompare al la dana klavaro, temas pri ekzemple la signoj: !"#€%&/()=?_:;-
Do oni vere havas problemojn trovi la ĝustajn signojn kiam oni uzas la esperanto-signaron kun dana klavaro.

Ĉi tie povas vi vidi bildojn de esperanta, dana kaj anglaj klavaroj en Mac OS X. Do so provu kompari la klav-lokojn de la tri diversaj signaroj:
http://dejo.dk/Members/Dalmose/mac-os-x-klavaroj/esperanto-klavaroj-en-mac-os-x?portal_status_message=%3Fan%3Fis%20la%20lingvon%20de%20la%20enhavo%20al%20eo.

Plej bone estus por mi se eblus uzi la sian nacian klavaron kun iu aŭtomata tradukilo de la x-sistemo, tiel ke aŭtomate "sx" fariĝus "ŝ" tajpante.

Amike

Jonas

Skajp-nomo: Dalmose

Respondi | Reen

Re: Esperanto en MacOS X -

Aldonita je 2008-01-25 09:39
Laste ĝisdatigita je 2008-01-25 09:39