Forumo de Amikumu

Kie vivas Avo Frosto ? -

Aldonita je 2007-11-23 18:29

Nu, facilas respondi al tio, kompreneble en Kanado ĉar la norda poluso troviĝas en Kanado. Mi rakontu al vi, kio okazas al la leteroj kiam la infanoj de la mondo skribas al Avo Frosto.

Antaŭ 33 jaroj, tri deĵorantoj en la komunikada departamento de la Kanada Poŝta Servo, malgajiĝis vidante ke la leteroj senditaj al Avo Frosto, simple amasiĝas vane ĉar Avo Frosto ne havis veran adreson. Oni simple detruis ilin ĉar oni ne sciis al kiu sendi ilin. En 1974, tiuj tri deĵorantoj decidis respondi al la leteroj por pravigi la magion de la jarfinaj festoj. La jaro poste, pli da leteroj alvenis tiel ke la triopo petis helpon de pliaj kolegoj por respondi la leterojn.

La tuto ekkreskis rapide kiel neĝpilko kiu rulas laŭ deklivo ! Do, post kelkaj jaroj estis centoj da oficistoj de la Kanada Poŝta Servo kiuj kunlaboris kaj en 1983, la Poŝta Servo oficialigis la servon tutlande kun oficiala adreso kaj poŝta kodo. En tiu ĉi jaro, alvenadis 290 000 leteroj.

Ĉirkaŭ 11 000 oficistoj en 2006, helpis dum la tagmeza paŭzo aŭ restis por la laboro por respondi al pli ol miliono da leteroj (1 063 187). En Kebekio, estas pli ol 2 mil koboldaj oficistoj kiuj respondis al 260 000 leteroj. La helpantoj de Avo Frosto respondas ankaŭ rete al la infanoj kiuj skibas uzante komputilon, pli ol 40 mil retleteroj dum pasinta jaro.

Necesas aldoni ke estas tre grave skribi reen adreson ĉar bedaŭrinde pro sia aĝo, Avo Frosto ne ĉiam memoras la adreson de ĉiuj infanoj en la mondo.

La magio de Kristnasko agante, la leteroj nun alvenas el la tuta mondo kaj en plej diversaj lingvoj. Fakte, estas nekredebla fenememo cxar la Kanada Poŝta Servo ne reklamas tion ekster kanade.

Se vi interesiĝas scii kion la infanoj petas, nu, kompreneble ludojn kaj ludilojn dirante ke ili bone agis dum la jaro kaj malofte kverelis kun la gefratoj kaj aŭskultis la gepatrojn. Multaj infanoj mencias ke ili ordigas sian liton matene kaj lavas siajn dentojn vespere. Ili kompreneble atendigas Avon Froston ke ili translokiĝis al nova domo tiel ke Avo Frosto ne erare portu siajn donacojn al aliaj infanoj. Ankaŭ estas demandoj al la maljunulo kiel: Kiom vi aĝas ? Kiel vi sukcesas ili tra la fumtubo? Kiom peza li estas ? Kiom vi faras somere ? kaj multe pli.

La Kanada Poŝta Servo konsideras ke tiu servo estas eduka por la infanoj. Ili lernas skribi sian unuan leteron, afrankigi ĝin kaj atendi la respondon. Kelkaj infanoj estas tiom eksititaj ke ili ĉiu tage atendas la alvenon de la poŝtisto senpacience.

Ekzistas 2 diversaj versioj de la leteroj kaj oni provas sendi malsamajn leterojn kiam oni rimarkas ke samfamiliaj infanoj skribis samtempe. Estas ankaŭ post jarfina versio por respondi al la leretoj kiuj alvenis tro malfrue.

Oni ĉiam provas respondi en la devena lingvo kaj en 2007 estas pretaj versioj en 26 lingvoj kiel la angla, franca, hispana, portugala, itala, inuka, germana, japana, rusa, rumana, hungara, greka, ĉeka, vejtnama, litova, ukrajna, araba, ĉina, armenia kaj esperanta. Eblas respondi brajle kaj en aliaj lingvoj laŭ necese. Do, ekde 2002 Avo Frosto lernis esperanton.

Se vi ŝatus ankaŭ vi provi aŭ konas infanojn kiuj parolas esperanton, ne hezitu skribi al :

Avo Frosto
Norda Poluso
Kanado / Canada
H0H 0H0


Noto: Laŭ niaj statistikoj, Avo Frosto manĝas 2 milionojn da spicaj kuketoj jare !

Raportis post intervjuo kun kobolda estrino de la servo kaj vizito de la laborejo de Avo frosto, Normand Fleury, Montrealo

Respondi | Reen

Re: Kie vivas Avo Frosto ? -

Aldonita je 2007-11-23 22:51

Tre interesa informo!

Analogia servo estas en Velikij Ustug, hejmo de Moroz kaj Snegurocxka - Avo Frosto kaj Negxulino, cxar en rusa tradicio li venas ne kun cervoj sed kun la nepino.

Adreso estas tute simpla

Rusio
DED MOROZ

(bedauxrinde ruslandaj posxtoj ne konas lian esperantigitan nomon)

PS
Cxu Avo Frosto en Kanado nomigxas Santa Klaus?

Respondi | Reen

Re: Kie vivas Avo Frosto ? -

Aldonita je 2007-12-06 09:13

En HUngario Avo Frosto nomigxas Vintra Avo au Onklo Nikolao.

Nokta Nikolao

Aldoniĝis al mi tasko:
rol' sen rito kaj sen masko,
okaze de fama tago
iĝi nokta Nikolao.
Kiam dormos E-(t)a Rondo
paŝos mi al ago-fronto.
La Rondet' ne estis pigra,
eĉ dum nokte restis vigla.
Tempo pasis, dua horo,
min obsedis jam angoro,
mia plano abortiĝos,
se l' dancantoj ne dormiĝos.
Pro tio mi devis lanĉi:
"Pro dormem' mi ĉesas danci."
La oscedo jam invito,
decus kuŝi jam en lito.
Poste agis mi aroge,
kaj kuŝiĝis mi jam loke.
La dancado baldaŭ ĉesis.
Nikolao do sukcesis.
Ĉiuj dormis jam profunde,
mi al ŝuoj rampis funde.
Longa tago estis por mi,
mi kontente iris dormi.

Respondi | Reen