Forumo de Amikumu

Rusiaj filmoj en Esperanto -

Aldonita je 2007-12-06 08:01

Saluton!

Estiĝinte membro de ĉi tiu retejo, mi volas dividi kun samideanoj rezultojn de mia por-Esperanta agado. Laŭ adreso http://kinejo.blogsome.com mi kreis retejon de rusiaj filmoj kun subtitoloj en Esperanto. Oni povas spekti ilin rete kaj elŝuti en formato Divx ĉe Rapidshare.com aŭ en BitTottent (ankoraŭ nur parton da ili, sed estonte ĉiujn). Mi esperas, ke mi sukcesos traduki Esperanten ĉiujn plej bonajn rusiajn filmojn de la unua parto de la dudeka jarcento. Ankaŭ mi esperos, ke ilin vidos kiel eble plej multe da Esperantistoj el aliaj landoj. Ja nia lingvo ekzistas ĝuste por tiu ĉi celo - libere interŝanĝi sciojn. Mi volonte legos viajn komentojn pri ĉi tiu projekto.

Respondi | Reen

Disdono de filmo "La baleta solistino" en BitTorrent -

Aldonita je 2007-12-28 13:59
Laste ĝisdatigita je 2007-12-28 14:00

Saluton kaj bonan Novjaron!

Mi komencis disdoni en BitTorrent filmon "La baleta solistino", kiu aperis en la retejo ankoraŭ en julio. Oni povas trovi ligilon al la dosiero kaj pli detalan informon pri la filmo ĉe http://kinejo.blogsome.com/2007/07/17/la-baleta-solistino Espereble, ĉi tiu muzika melodramo montriĝos bona donaco por ĉiuj.

Respondi | Reen

Novaj disdonoj en BitTorrent -

Aldonita je 2008-01-18 03:32
Laste ĝisdatigita je 2008-01-18 03:53

Saluton!

Ekde ekde la tempo de la lasta mesaĝo (de kiam mi ial ne povis konektiĝi la retejon de Amikumu :-() aperis novaj disdonoj de la filmoj, prezentitaj en la projekto, en BitTorrent.

Mi aldonis komunan torrent-dosieron por tri animaciaĵoj laŭ Aziaj fabeloj - vidu:
http://kinejo.blogsome.com/2007/03/02/fratoj-lu-1953-2/
http://kinejo.blogsome.com/2007/03/02/p6/
http://kinejo.blogsome.com/2007/03/11/p8/

Aperis torrent-disdonoj por du fruaj filmoj de fama sovetia kinodokumentisto Dziga Vertov - fragmentoj el "Kino-Pravda" (http://kinejo.blogsome.com/2007/04/07/fragmentoj-el-kino-pravda-1922/) kaj "Kino-Okulo" (http://kinejo.blogsome.com/2007/06/30/kino-okulo/)

Ankaŭ aperis torrent-dosieroj por unuaj filmoj de Sergej Eisenstein - "La striko" (http://kinejo.blogsome.com/2007/08/20/la-striko-1925/) kaj famega "Kirasŝipo Potjomkin" (http://kinejo.blogsome.com/2007/10/26/p22/)

Lasta novaĵo en la projekto estas dokumenta filmo "Moskvo" (http://kinejo.blogsome.com/2008/01/12/moskvo-1927/), kiu montras vivon de la rusia ĉefurbo antaŭ okdek jaroj.

Respondi | Reen