Esperanto kiel helpilo por lerni naciajn lingvojn. (?) -
Aldonita je 2008-01-17 03:17
Saluton.
Oni ofte diras, ke Esperanto helpas lerni fremdajn naciajn lingvojn. Verŝajne tio veras. Ja klarigi iujn malfacilaĵojn de ajna fremda lingvo pli facile uzante Esperanton kiel modelo kaj kiel komunikilo.
Sed mi trovis nenie iujn lernilojn de naciaj lingvoj en Esperanto.
Fakte, estus interese kaj utile havi multe da lerniloj (diversnivelaj) por multaj lingvoj.
Mi demandas: Ĉu iu vidis, uzis tiajn lernilojn (libroj, programoj, ktp) ?
Ĝis...
Respondi |
Reen
Hemulo
Sergeo ANDREJSONS
Sankt-Peterburgo 
|
Re: Esperanto kiel helpilo por lerni naciajn lingvojn. (?) -
Aldonita je 2008-02-10 08:49
Ili estas tre malmultaj, kaj, ĉefparte, tre malnovaj. Mi konas tri pri franca lingvo:
M. Rétot - Eta interpretisto franca (1958)
C. Boulet - Franca gramatiko por Esperantistoj (1907)
A. Ribot - Elementa franca kurso por Esperantistoj (mankas dato)
Krome, unu pri la korea:
Bak Giŭan - La korea eksprese (1973)
Tiuj verŝajne ekzistas nur papere.
Ke Esperanto estas tre taŭga instru-medio, tio tre kredeblas. Efektive, en multaj Universalaj Kongresoj okazas dum la kongreso "ekspresa" kurso pri la lingvo de la kongreslando.
Respondi |
Reen
senkorpulo
Geoffrey King
Ipswich 
|
Re: Esperanto kiel helpilo por lerni naciajn lingvojn. (?) -
Aldonita je 2008-02-12 04:51
Mi havas verdan libron "Hungara lingvokurso". Bedaŭrinde hungaro diris al mi ke ĝi enhavas erarojn, espereble nur tajpajn sed tamen...
Respondi |
Reen
Martin Strid
Mehdi Martin Strid
Borlänge 
|
Re: Esperanto kiel helpilo por lerni naciajn lingvojn. (?) -
Aldonita je 2008-02-13 01:49
Dankon.
Sed estas strange, ke granda aktivado (kiel tio videblas deflanke) de Eŭropaj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj celas nur Esperanton por Esperanto mem.
Sed multaj homoj volus uzi Esperanton por propraj bezonoj. Rilate al plifaciligo de komunikado tio estas ankaŭ lernado de fremdajn naciajn lingvojn.
Mi komprenas, ke metodiko por la Esperantlingvaj lernolibroj devas esti farita speciale por tio (ne taŭgas rektaj tradukoj de iu nacia lingvo) kaj uzi ilin devas jam pli-malpli spertaj E-istoj. Ĉio ĉi estas malfacilaĵoj por verkisto de lernolibro.
Tamen, manko de tiuj lerniloj vere malhelpas al Esperanto, allogi novajn homojn, ĉar ili ne vidas bezonon lerni Eon nur por paroli pri ĝi en kunvenoj de samideanoj.
Se estus tiuj lerniloj (eĉ se multekostaj) ni povus sincere diri, ke Esperanto estas bona praktika instrumento por plivastigo de interkomunikiĝo kaj lingvoprotekto de malgrandaj lingvoj.
Dankon pro atento. Ĝis...
Respondi |
Reen
Hemulo
Sergeo ANDREJSONS
Sankt-Peterburgo 
|
Re: Esperanto kiel helpilo por lerni naciajn lingvojn. (?) -
Aldonita je 2008-02-19 04:24
La cxehxa Esperanta eldonejo KAVA-PECH eldonis:
BAZA CXEHXA KONVERSACIO de Stanislava Chrdlová kaj Miroslav Malovec
Respondi |
Reen
Framont
František Horáček
Brno 
|
Re: Esperanto kiel helpilo por lerni naciajn lingvojn. (?) -
Aldonita je 2008-05-01 06:29
Antaŭ iom da tempo mi ekinteresiĝis pri la itala.
Fakte, por esperantisto la itala lingvo estas pli facila ol la aliaj.
Nun mi legas (por profunda studado mi ne havas tempon) ruslingvan lernolibron pri la itala. Do, mi vidas kiom pli facile eblus klarigi ĉion en Esperanto ol en la rusa.
Krome, lernolibro de la itala, kiun mi havas, estas skribita laŭ tradicia maniero, kiam ĉiuj gramatikaĵoj kaj malfacilaĵoj de la lingvo estas donataj po iomete.
Post unuaj 15-20 lecionoj lernanto ne povas mem konstrui frazojn ĉar ankoraŭ ne scias multaj formoj de verboj (ekz. futuraj tempoj ktp.) Sed cerbo de lernanto jam estas plena da multaj malfacilaĵoj. Do lernanto post tiom longa lernado kiam li suferis pro abundo da malfacilaĵoj, ankoraŭ ne povas praktike uzi la lingvon. Tio estas terure ;)
Mi klare imagas kia devas esti lernolibro de la itala en Esperanto por pli facile mi mem lernu ĝin ;)
Mi imagas, ke lernolibro devas havi 3 partojn:
1) Por plifaciligi komprenon de skribaĵoj kaj parolaĵoj (t.e. komprenon de voĉa teksto).
Tio eblas spite al malfacila (rilate al Eo) itala gramatiko nur dank rekono de vortoj (ne gravas en kiu formo).
2) Facila priskribo de la itala gramatiko, por ebligi al lernanto konstruadon de simplaj frazoj por komunikado.
Tie ne devas esti priskribitaj multaj malfacilaĵoj de la itala, nur simplaĵoj por rapida enmemorigo kaj tuja uzado.
3) Profunda priskribo de ĉiuj malfacilaĵoj de la itala gramatiko.
Gravas, ke post finlerno de ĉiu parto homo tuj povas uzi novajn sciojn en praktiko.
Ekz. Se homo povas rekoni pli ol 70-80% da vortoj en iu teksto, do eĉ ne sciante gramatikon li povos kompreni la tekston.
(Kiam mi komencis legi librojn en Esperanto mi komprenis ~40% da vortoj, sed mia uz-vortaro rapide kreskis. Do mi pensas, ke legi tekstojn eĉ ne sciante gramatikon estas vere utila ago ekde komenco de lernado)
Certe, tio ne estas vera scio de lingvo, sed tio jam estas sentebla sukceso por homo kaj allogo por plia studado.
Post finlerno de dua parto homo povos efektive komuniki en la itala, ĉar li povos konstruj simplajn frazojn por ĉiukazo, kaj kompreni respondon (dank al unua parto, li komprenos eĉ malsimplajn respondojn)
ktp.
Respondi |
Reen
Hemulo
Sergeo ANDREJSONS
Sankt-Peterburgo 
|