La 4a Astronomia staĝo de esperantistoj, la 19a ĝis la 26a de Aprilo 2008, Blera (Italio) -
Aldonita je 2008-03-22 17:20
Post ioma paŭzo grupo de amatoraj astronomoj-esperantistoj daŭrigas siajn staĝojn. Ĉijare ĝi transloĝiĝas al Italio, al malgranda vilaĝo Blera je 75 km norde de Romo ( loko kie okazis antaŭ jardeko arkeologiaj laborbrigadoj ). La loko estas bone atingebla per busoj rekte de Romo.
Venu al Blera vin atendas tie interesaj prelegoj pri ĝenerala temo "Historio de Astronomio - italaj kontribuoj" kun stel- kaj planed-observado, vizito al proksima astronomia observejo, ekskursoj, ĝismalfruaj dormadoj, malstreĉigaj promenadoj en kamparo aŭ tra arkeologiaj lokoj. Gvidos la staĝon kiel kutime - Patrick Lagrange, konata astronomo kaj esperantisto.
Aliĝo al la staĝo kostas 20.00 eŭrojn. Loĝado en loka 3-stela hotelo ( 1-lita ĉambro po 35.00 eŭroj tage, 2-lita ĉambro - 54,00 eŭr.). La manĝoj estos komunaj, lauvole kaj oni pagos ilin surloke.
Ne mistrafu tiun interesan eventom, kontaktu organizantojn : por ĝenerala programo kaj evento - Alex Mikiŝev alexmikish@gmx.net, por surlokaj kaj logistikaj informoj - Pier Luigi Cinquantini plcinquantini@gmail.com. Antaupagu al UEA-konto: mksv-o kun indiko "por astronomia staĝo".
