Forumo de Amikumu

Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-04 03:23

Saluton!

Tio estas alvoko al ĉiuj esperantistoj, ĉefe ke ili ne uzu la vorton "virino" kiel "ino". Klare, tio povus ja esti viro ina, sed ankaŭ vira ino. Klare, oni povas diri, ke estas simple tiel kaj ke necesas lerni ĝin. Sed tio estus kontraŭ la Esperanto-bazideo, kiel mi opinias.
Do oni povus uzi ĝin kiel "homo kun neklarigita sekso".
Plie, bonvole ludu kun kaj per la lingvo. Ja eblas diri "dividi", sed tio estas nur plia lernenda vorto por neeŭropidlingvuloj kaj mi proponas tial la vorton "erigi" aŭ "disumi" ("dis-" kiel en dishaki).
Kaj bonvolu preni en- kaj elporti anstataŭ eks- kaj importi kaj tiel plu.
Do, Eo ja estas i.a. tiom bona pro tio, nu, gardu tiun econ!

Max

Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-05 11:53
Laste ĝisdatigita je 2008-05-05 12:37

> ne uzu la vorton "virino" kiel "ino".
> Klare, tio povus ja esti viro ina, sed ankaŭ vira ino.

Mi ne komprenis vian ideon.

Viro - estas plenkreska virseksa homo.
Virino - estas plenkreska inseksa homo.

En Esperanto radiko "vir" ankaŭ estas uzata kiel prefikso kiu signifas al iu objekto, ke ĝi estas virseksa.

Sed tio estas dua signifo de la radiko "vir" kaj neniel malhelpas al ĉefa signifo.

Kaj sufikso "in" - en sia unua signifo estas markilo de insekso.

Vidu:

koko - estas birdo kies sekso ne gravas aŭ virseksa koko.

vir-koko - estas ĝuste virseksa koko.

virin-koko = kokino - inseksa koko.


Pri viaj ideoj rilate al "vira ino" kaj "ina viro" - mi preferus uzi vortojn "vireca/vireska virino" kaj "virineca/virineska viro".

Atentu, ke vortoj kun "-ec" kaj vortoj kun "-esk" havas diversajn signifojn.

Vortoj kun "-ec" signifas, ke persono havas iujn ecojn (ekz. karaktero)

Vortoj kun "-esk" povus esti anstataŭigitaj per vortoj kun "-simila" kaj rilatas unuavice al aspekto de persono.

Vorto "ino" rilate al virino, ŝajnas al mi tro vulgara por uzi ĝin ĉiuloke, ĉar la vorto "ino" kie "in" estas uzata kiel radiko havas jam duan signifon. (ĉefa estas simple sufikso-markilo, dua - estas memstara radiko)

Do, ino - estas inseksa persono (ne gravas ĉu besto, ĉu homo - per unu vorto - animalo).

Mi pensas, ke virinoj ne tre ŝatas kiam oni diras al ili: "Hej vi, inseksaj animaloj, kion vi faras?" ;)

Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-05 12:54
Laste ĝisdatigita je 2008-05-05 12:57

> Plie, bonvole ludu kun kaj per la lingvo.
> Ja eblas diri "dividi", sed tio estas nur
> plia lernenda vorto por neeŭropidlingvuloj
> kaj mi proponas tial la vorton "erigi" aŭ
> "disumi" ("dis-" kiel en dishaki).

> Kaj bonvolu preni en- kaj elporti anstataŭ
> eks- kaj importi kaj tiel plu.

Hm... Ŝajnas al mi, ke vi antaŭ nelonge uzas Esperanton.

Ne eblas senfine plisimpligi lingvon kaj ankaŭ inverse, estas stulte ĝin tro malfaciligi.

Pardonon, vi malfruiĝis je 120 jaroj. ;)

Vidu, ke nun Esperanto estas vivanta lingvo, kaj ŝanĝi ĝin laŭ ies propono (eĉ bona kaj saĝa) ne eblas, ĉar nun estas jam tro multe da uzantoj, kiuj jam alkutimiĝis uzi la lingvon. Estas multe da lerniloj, kiuj estas nun kaj estos future uzataj por lerni kaj instrui Esperanton.

Nun, Esperanto povas ŝanĝiĝi nur per komuna uzado de iu nova formo. Sed tiu formo devas iĝi vaste konata. Ekzemple dank al iu fama verko.

Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-05 13:17
Laste ĝisdatigita je 2008-05-05 14:50

> Do, Eo ja estas i.a. tiom bona pro tio, nu, gardu tiun econ!

Laŭ via lingvaĵo mi vidas, ke vi jam bone posedas la lingvon. Sed viaj ideoj montras, ke vi ankoraŭ ne plene sentas stilon de la lingvo.

Mi petas vin legi pli multe da esperantlingvajn librojn (prefere originalaj). Post iom da tempo vi komprenos kaŝitan potencon de la lingvo kaj ĝian stilon.

En Esperanto estas du diversaj tendencoj de vortfarado: interna kaj ekstera. Kaj fin-fine venkas bilanco inter ili. ;)

Vi interesiĝas pri gravaj aferoj en la lingvo (tio estas bone), sed havu paciencon kaj provu kompreni kial ĝi estas tia, kia ĝi estas, kaj vi komprenos kiel eblas pliriĉigi kaj plibonigi la lingvon ne rompante ĝin...

Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-06 13:19
Laste ĝisdatigita je 2008-05-06 13:36

Saluton, Hemulo!

Mi entute ne volas rompi Esperanton, sed nur zorgi pri tio, ke ĝi estas tia, kiel la varbiloj ĝin diras. Do facila kaj logika. Kaj -eks ja ne estas -el; eksporti kun eks kiel "antaŭe" estus sensenca vorto.
Kaj kiel afrikano sciu, kion signifas "redaktoro" - redaktisto (la uzenda (!) vorto) aŭ redaktejo? (Eble li pensos eĉ ke estas oro por redakti ;.)) Tio estas netaŭga kiel la plimulto de la nelogikaj aliaj lingvoj. Ŝajnas eble al iuj strange, kiuj konas tiun vorton el sia lingvo, sed por la aliaj malplifaciligas la lernadon nenecese.
Vi certe pravas, ke estas malfacila afero, kiam oni volas ŝanĝi la vortelekton de la esperantistaro, sed mi ja ankoraŭ rajtas diri, kion mi ŝatus pli, ĉu ne? Lingvoj ne vivas mem, ili vivigiĝas de la parolantaro. Kaj ĉar ĉiu logika vortfarado en Eo estas ĝusta, oni povas decidi mem, ĉu oni diras "dividi" aŭ "disigi". Do mi nur duone samopinias kun vi.
Rilate la tempon, antaŭ kiu mi eklernis Eon: Mi parolas ĝin ekde somero aŭ aŭtuno de 2007, do nelonge.
Mi lernis ĝin tute sole kaj el malgranda libreto en kiu skribitas, ke "ino" signifas plenkreskan knabinon, kaj "-in" estas post-vortero (kio ĝustas) kaj "viro" plenkreska knabo kaj "vir-" uziĝas por diri ke la persono estas virseksa. (Do ekzistis (laŭ la libro) nur unu signifo por ambaŭ (do tute du).)
Vi miskomprenis min. Mi ne volis paroli pri la aspekto aŭ la karaktero de homoj, sed nur pri iliaj seksoj. Laŭ mia libro estus "virino" aŭ virseksa ino (ino = la memstara vorto, vir- = la antaŭ-vortero), do ne ino, sed malino, aŭ inseksa viro, do ne viro, sed inseksa persono (viro = la memstara vorto, -in = post-vortero). Do mi ne sensence miris pri la uzado, surbaze de miaj scioj.
Pri aliaj signifoj mi nenion sciis (kiel novulo en la esperantistaro).
Estus kiel ĉe "malete". Ĝi povus esti vorto por diri ke la malaĵo estas nur ete alia.
Aŭ ĝi povus esti la malo de ete, do ege aŭ grande.
Mi esperas vere ke mi sukcesis doni al vi pli bonan imagon - per multaj vortoj - de tio, kion mi volis diri.
Sed estas nur la pensaĵoj de novulo (mi ja 16-jariĝos en julio) kaj vi estas certe tiu kiu konas la lingvon ege pli bone.

Fine, bonan nokton!

Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-06 14:01

Mi malsukcesas kompreni kiel tiuj proponoj estas ŝanĝon de Esperanto. Uzi "erigi" aŭ "disigi" anstataŭ "dividi" ne estas malĝusta kaj malrekomendi uzi tiujn vortojn, nur ĉar ili ne estas kutima, estas paŝo al la malbona direkto. Veras ke Esperanto estas vivanta lingvo kaj ekzistas lingvan normon, sed tio ne devus esti kaŭzon por malestimi malkutimajn lingvajn variantojn, se tiuj ne kontraŭas gramatikon kaj vortaron.
La ebleco facile krei novajn vortojn kaj renkonti aliajn homojn samnivele, ĉar (origine) ĉiu estas lernanto kaj neniu posedas nepran veron de denaskuloj, ne estas malgardinda.

Sed eble mi deviis de la temo.

Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-09 04:38
Laste ĝisdatigita je 2008-05-10 03:27

> Mi entute ne volas rompi Esperanton
> sed mi ja ankoraŭ rajtas diri, kion mi ŝatus pli, ĉu ne?

Mi ne akuzas vin, mi nur klarigas por ke vi ne ofendiĝu, se oni ne subtenos viajn proponojn.

Certe vi rajtas esprimi vian opinion kaj uzi tiujn vortojn kaj formojn kiuj estas kompreneblaj.

> nur zorgi pri tio, ke ĝi estas tia, kiel la varbiloj ĝin diras.
> Do facila kaj logika.

Bedaŭrinde, Esperanto ne estas plej logika lingvo. Mi diru pli - neniu homa lingvo povas esti nerompeble logika. En Esperanto estas multe da nelogikaj aĵoj, sed tio ne malhelpas al ĝia reala uzado.

Pri viaj proponoj rilate al "dividi" mi pli-malpli konsentas, ĉar tiuj formoj povas esti kompreneblaj.

Tamen, vortoj "el-port-i" kaj "en-port-i" ne povas bone anstataŭigi vortojn "eksport-i" kaj "import-i" ĉar ili jam havas aliajn signifojn.

Vorto "en-port-i" havas signifon "porti ion en ion" ekz. Pomon en ĉambron. Tio estas proksime laŭ senco sed tute ne egalas al vorto "import-i" (kiu estas, interalie, fundamenta vorto).

Ekz. "Knabo enportis en ĉambron pomojn kaj diris: 'Jen estas importitaj pomoj.'" (temas pri pomoj importitaj el alia lando)

Se anstataŭ vorto "import-it-a" estus "en-port-it-a", do senco de la frazo tute ŝanĝiĝus.

La vorto "el-port-i" havas krom sia ĉefa signifo: "porti ion el io" ankaŭ alian signifon: "toleri", "travivi", "elteni".

Jen kion diras pri tiu vorto ReVo:

----------------------------------------
EL-PORT-I (tr)

1) Preni kun si kaj iri por demeti eksteren:
balaaĵon el korto eksteren ne elportu (PrV);
(figure)
mi elportas el via urbo la plej bonan rememoron (Z) .

2) Toleri ĝisfine:
elporti sola tiom da feliĉo kaj tiom da suferoj mi ne povas (Z) ;
li ne povis plu elporti la vidon de tiu malĝojo (Z) ;
ne povi elporti la kostojn;
neelportebla doloro;
ni vane elportis tiujn terurajn oferojn (Z)
----------------------------------------

Laŭ mia opinio dua signifo estas rusismo (en rusa lingvo tiu formo estas vaste uzata), sed ĝi estas en fundamento...

Vi certe rajtas anstataŭigi vortojn laŭ via propra plaĉo, sed estu atentema, ke ekzistas diversaj vidpunktoj.

Krome, vortoj "eksport-i" kaj "import-i" ne estas kunmetitaj vortoj, ĉar "ekport-" kaj "import-" estas memstaraj radikoj, do ne ekzistas problemoj kun prefiksoj "eks-" kaj "im-".

Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-09 05:11
Laste ĝisdatigita je 2008-05-09 08:31

> Ŝajnas eble al iuj strange, kiuj konas tiun vorton el sia lingvo,
> sed por la aliaj malplifaciligas la lernadon nenecese.

Mi estas ruso kaj parolas nur en du lingvoj (la rusa kaj Esperanto). Sed malgraŭ, ke en la rusa ne estas vortoj laŭ formo similaj al "viro" aŭ "virino" (viro en la rusa estas "muĵĉina", kaj "virino" - "ĵenŝĉina") mi sen probleme povis memorfiksi kaj uzi tiujn vortojn.

Oni ne povas paroli Esperanton sen almenaŭ iomete lerni ĝin, do kiam oni lernas ĉiam estas malfacile. Feliĉe Esperanto estas multe pli facila ol naciaj lingvoj, sed eĉ ĝi postulas lernadon.

Se oni ĉiam strebos plifaciligi lingvon, do ili povos tro simpligi ĝin.

Mi skribas tion ne por ofendi aŭ akuzi vin, sed por ke vi komprenu ankaŭ alian vidpunkton.


Mi mem havas kelkajn vortojn kiujn mi regule uzas spite al amasa uzado de aliaj formoj.

Ekz. Mi regule diras "ek-sid-i" anstataŭ populara "sid-iĝ-i" ĉar mia vorto estas pli logika. Sed mi komprenas, ke multaj homoj jam alkutimiĝis diri "sid-iĝ-i", do mi ne batalas kontraŭ, sed nur daŭrigas mian propran vortuzon.


Kio rilatas al vortoj "viro" kaj "virino", do mi pensas ke vi vane maltrankviliĝas. Tio estas facile kompreneblaj vortoj.

Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-09 09:10
Laste ĝisdatigita je 2008-05-10 03:31

Ekzistas diversaj flankoj da facileco.

Certe estas pli facile lerni kelkajn formojn de ununura vorto ol kelkajn diversajn vortojn. Sed se iu vorto havas tro da diversaj signifoj, tio ankaŭ malfaciligas la lingvon.

En Esperanto estas ofte uzataj kunmetaĵoj, kiuj povas esprimi certajn signifojn.
Ekz.
"paĝ-ar-o",
"pied-pilk-o",
"flug-il-o",
"poŝ-telefon-o",
"ret-poŝt-o",
ktp.

Sed ankaŭ de tempo al tempo aperas neologismoj, kiuj povas pli ĝuste kaj malpli longe esprimi iun certan signifon. Se tiuj novaj vortoj okazas oportunaj, do homoj komencas uzi ilin, eĉ se ekzistas aliaj eblecoj (malpli oportunaj) esprimi la samon.

Ekz.

En Esperanto ekzistas vortoj:

"kurta" = mallonga
"obskura" = malluma
"blogo" = reta taglibro
"podkasto" = ?


Certe, multaj el proponitaj vortoj ne trovas sian lokon en la lingvo.
Ekz.

En Esperanto ne ekzistas aŭ estas malaprobitaj vortoj:

"primavero" = printempo
"darka" = malluma
"ŭesto" = okcidento
"komputero" = anstataŭ ĝi estas uzata "komput-il-o"
"printero" = anstataŭ ĝi estas uzata "print-il-o"

ktp.


Procezo de tiu aprobo aŭ malaprobo de novaj vortoj estas ege interesa kaj ne povas esti gvidata de iu certa persono. La procezo similas tiun de naciaj lingvoj.

Krome, gravas memori, ke la lingvo ekzistas ne nur por komencantoj ;)

Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-10 04:45
Laste ĝisdatigita je 2008-05-10 04:51

>Bedaŭrinde, Esperanto ne estas plej logika lingvo. Mi diru
>pli - neniu homa lingvo povas esti nerompeble logika. En
>Esperanto estas multe da nelogikaj aĵoj, sed tio ne
>malhelpas al ĝia reala uzado.

La situacio, ke ekzistas multaj nelogikaj aferoj en Esperanto, ja ne estas kialo por ekuzi novajn, nelogikajn aĵojn. Kaj ne la uzadon oni malhelpas tiel, sed la lernadon.

>Sed malgraŭ, ke en la rusa ne estas vortoj laŭ formo similaj al "viro" aŭ "virino" (viro en la rusa estas "muĵĉina", >kaj "virino" - "ĵenŝĉina") mi sen probleme povis memorfiksi kaj uzi tiujn vortojn.

Mi ne parolis de la lernado de vortradikoj, sed de nekonsekvencaj vortfaradkieloj. Ĉiu tia vorto (kiel redaktoro) devas lerniĝi plie. Tio vere ne helpas.
Eks- kaj importi estis eble malbonaj ekzemploj (necesas eble vere pliklarigi, kiel oni enigas ion en ion, en- aŭ importante) , sed kion vi diras pri "redaktoro"? "Redaktisto" ne havas pli da vorteroj, do la longeco ne povas esti kialo por uzi ĝin. Se oni enportas (kaj nun mi povas diri enporti) la vortojn tiel el aliaj lingvoj, kie estus la malsameco inter Eo kaj la angla, ekzemple, krom la estado de Eo kiel "mikslingvo" kaj ĝia neŭtraleco?

Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-10 15:01

Pri "redaktoro" mi konsentas, gxi senprobleme povas esti anstatauxigita per "redaktisto".

Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-10 15:04
Laste ĝisdatigita je 2008-05-12 03:47

Mi pensas, ke diferenco inter vortoj "redaktisto" kaj "redaktoro" povas esti jen kiu:

Redaktisto - estas persono, kiu profesie okupiĝas pri redaktado.

Redaktanto - estas persono kiu nuntempe aŭ konstante okupiĝas pri redaktado.

Redaktoro - estas persono okupanta en iu eldonejo postenon, kiu rilatas al redaktado.


Do, fakte, "redaktisto" - estas profesio. Sed "redaktoro" - estas posteno.

Ekz. Eblas diri: "Senlabora redaktisto" - Tio estas profesia redaktanto kiu nuntempe ne okupas postenon de redaktoro.

Sed, tio nur miaj propraj pensoj kiuj bazigzas sur mia lingvosento. En ĉi tiu demando mi povas erari.

Fakte, diferenco inter "redaktisto" kaj "redaktoro" ne estas tro granda, ĉar ambaŭ sencoj (profesio kaj posteno) en parol-lingvo ofte miksiĝas.

Do, se vi ĉiam uzos vorton "redaktisto", do ĉiu certe kaj senprobleme komprenos vin. Vorto "redaktoro" estas uzata nur pro historia kutimo, ĉar ĝi estas fundamenta vorto.


Respondi | Reen

Re: Gardindaj ecoj -

Aldonita je 2008-05-12 11:17
Laste ĝisdatigita je 2008-05-12 11:19

Se vi interesiĝas, do mi metos ĉi tien ligilon al diskuto pri "redaktoro/redaktisto" kiu nun ardas en Rusa Esperanto forumo:

http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=4840

Diskuto estas en Esperanto, do vi ĉion komprenos.

Interalie, tie unu rusa novico batalas por formo "redaktoro" kiel uzenda.

Respondi | Reen