Iru disvastigi niajn vicojn en ipernity.com -
Aldonita je 2008-05-05 23:47
Laste ĝisdatigita je 2008-05-05 23:47
Estimataj samideanoj,
laŭ mia opinio estas necese daŭre disvastigi agadon de esperantistoj inter uzantoj de aliaj lingvoj. La granda ŝanco estas la komunumo ipernity.com , kie inter 50 000 homoj jam estas preskaü 1000 esperantistoj! Esperanto tie funkcias de la monato oktobro 2007. Vi estas bonvenaj!
Estime Francisko
