uzantbildo
Martin Strid ( Vira, Svedio )
Lasta ensaluto: 2007-10-05 00:32

Vera nomo: Mehdi Martin Strid

Urbo: Borlänge

Pri mi:

Mi aĝas jam duonan jarcenton, laboras en ŝtata organizo pri nacia vojaro, dufoje edziĝis, havas infanojn dekkelkjarajn kaj ŝatas violoni.

Ne bone sciante interpreti muziknotojn, mi inventis pli facilan kaj pli precizan metodon skribi muzikon nur tajpe, tio estas per simpla teksto. Ni nomis tian tekston ka tonsilaba. Amiko faris komputilan programon kiu povas MIDIe sonigi ĝin. El nia retejo vi povas ŝuti tiun programon (ĝi nomiĝas Tone), verkojn de Mozart, svedan popolmuzikon k.a.

Antaŭ kelkaj jaroj mi fariĝis prezidanto de Esperanto-Gården, skandinavuja esperanto-gastejo kaj migrantohejmo kiu situas en laga kaj arbara regiono je la 60-a latitudo norde. Bonvenon al ni!

Mi ankaŭ estas unu el la fondintoj kaj nuna estrarano de aŭtomobila kooperativo en nia urbo. Ĝi bone funkcias, ni pagas pro aŭtoj laŭ uzado, dividas labortaskojn, mendas pohore per interreto kaj se oni ne mem havas interreton oni telefonas al alia membro kiu havas.

Mi posedas retadreson kiun mi ŝatus utiligi por multaj espoj al tre ĝenerala uzo, ĉar mi opinias ke la retadreso estas bonega:
Ĝi estas http://adre.se
Imagu se vi havus retadreson adre.se/via.nomo, adre.se/specifan.intereson aŭ adre.se/12345 (via telefona numero). Aŭ kun ttt.adre.se aŭ www.adre.se se vi tion preferas. Eble vi volontulas eĉ helpi al mi aranĝi tian retejon, ĉar mi mem ne estas sufiĉe lerta pri retejigado.

Vidu retejojn:
http://tone.se (tonsilaba muziko),
http://e-g.se (nia Esperanto-Gastejo en Leŝefoŝo, provinco Vermlando),
http://e-g.se/m2 (mia membropagxo),
http://bilpolarna.se (nia aŭtokooperativo),
http://adre.se (retadreso kiun mi proponas al ĉiu espo kiu volas havi facile memoreblan retadreson, ni devas nur aranĝi al ĝi propran retejon kaj bonan funkciadon por multaj uzontoj).

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ


Profesio: inĝeniero pri socia substrukturo kaj media zorgo


Lingvoj parolataj:
Interesoj de la uzanto:

Afriko Biciklo Demokratio Ekologio Energio Inventado Kantoj Muziko Nafta krizo Politiko Popolmuziko Stenografio


Eventoj kiujn la uzanto partoprenis:


Lastaj fotoj kontribuitaj de tiu ĉi uzanto:

Hjortnäs somermeze 2006 Maljuna nova domo Farigxos domgrundo Sorparbo auxtune Sorparbo froste

Vidu 13 fotojn de tiu uzanto

Amikoj:

5: Dalmose gloro jaja Kimo Tomio


Reciprokaj amikoj:

3: jaja Kimo Tomio


Jenaj homoj aldonis ĉi tiun kiel amikon:

7: Esperantina Francisko1 irinaesperanto KoLonJaNo mastro Jano sencay stelo


Sendi mesaĝon al tiu ĉi uzanto | Aldoni uzanton kiel amikon | Reen