Mehdi ( Vira, Irano )
Lasta ensaluto: 2008-06-14 09:26

Vera nomo: Mehdi Noruzi

Urbo: Esfahano

Pri mi:

Saluton !
Mia nomo estas Mehdi. Mi estas Iranano kaj naskiĝis en 1969 en meza kaj religia familio en Esfahano. Kiel multaj alipopoloj en Irano, fartis mi ankaŭ malfacilajn jarojn kiujn ne ŝatas tute priparoli. Antaŭ ol viziti gimnazion en 1985 ekkonatiĝis mi kun Esperanto, per korespondaj kursoj kiujn mi ricevus el D-ro H. Vahidi (Teherano). Krom la korespondaĵoj, havis mi nur la faman mem-lerno-libron " La Dua Lingvo " el D-ro N. Saheb Zamani (Teherano) plus du vortarojn de S-ro B. Samimi (Teherano) . Dum nur du semajnoj mi finis tute la kurson kaj mallongtempe ellernis Esperanton kiel mia patrina lingvo per Esperantaĵoj kiujn mi ricevus de tempo al tempo, el eksterlandaj ges-anoj inter kiuj S-anino el Germanio nome " Sabine Meyer " sendis tre afable multe da Esperantajn kaj Germanajn lernilojn. Mi ŝuldas al ŝi mian hodiaŭan Germanan scipovon. En Irano, la Angla lingvo estas instruata kiel la fremdlingvo en lernejoj sed la lernteknikoj estas bedaŭrinde tro malfortaj tiel kiel lernantoj ne povas ellerni la lingvon eĉ por senerare prezenti sin ! tial Esperanto estis mia unua fremdlinvo kiun mi lernis kaj komprenis tre dolĉe ĵus kiel Farsi (mia patrina lingvo). Esperanto estis por mi komence kiel progresilo per kiu mi trovis maĝikan kapablecon en mi mem je la lernado de aliaj lingvoj. sed post mallonga tempo, ĝi ne estis nur lingvo sed ĉefvojo en kiu mi trovis pensajn kaj spiritajn ŝanĝojn per kiuj ekaperis novaj motivoj en mi.


Ĝi ne estas hiperbolo se mi diru ke Esperanto kaŭzis al mi novan kaj pli helan rigardon al la vivo kaj universo. ĝi plenigis mian spiritan vakuon per tre riĉega kompreniĝo je la mondo en kiu mi vivas !
Dum nur tri jaroj, mi lernis Anglan, Germanan, Francan kaj Italan lingvojn. sen instruisto, aŭtodidakte kaj helpe de mem-lerno-libroj kaj presaĵoj kiujn sendiĝus per alilandaj geesp-istoj. En la unua jaro de mia Esperantistiĝo, mia familianaro (escepte de la patrino) lernis Esperanton kaj ĉie ni priparolus kaj prezentus ĝin. kaj fine povis fondi E-klubon en kiu kolektiĝis 27 gekomencantoj en la dua aktiveco-jaro. Post du jaroj, ĉar ni ne havis leĝan permeson por nia klubo, oni malhelpis ĝian aktivecon. Tiam ne ekzistis E-klubo eĉ en Teherano kaj nenio klubo en Irano rajtis aktivecon havi ! kaj pri Esperanto, kompreneble, la situacio estis pli malbona ĉar Esperanto tute estis ne konata lingvo kaj la Islama Kultura Oficejo de Esfahano ege malhelpis eĉ por la print-permeso de Persa informilo pri E-o. En 1988, la klubo grandiĝis je 42 personoj kiuj inkluzivis 12 komencantojn kaj 30 progresantoj sed ĉar ni ne sukcesis ricevi ankoraŭ leĝan permeson, devige havis kaŝe aktivecojn inter kiuj ni fondis ankaŭ E-Rok'muzikklubeton ! ĝi havis nur sep membroj sed tre aktivaj kaj viglaj ! La muzik-plenumado estis ankaŭ kaŝe ĉar tiam (1990 ), muzikludado kaj kantado estis ege prohibita ! tamen iufoje decidis ni plenumadi duetojn kaj kantojn en libera vasta spaco. tial mi elektis montan regionon malproksime de la urbo nome " Soffeh ". Estis somera antaŭtagmezo kaj neniu estis en la montregiono. nur tre malmultaj grimpistoj. ni fartis ĝojajn horojn sed mia malbona ŝanco vekiĝis : Kelke da ŝtataj patrolistoj renkontiĝis nin kaj mi arestiĝis kiel la ĉefo. Tiu malbonŝanco ŝanĝiĝis al katastrofo en mia vivo ! ĉar oni konfiskis ankaŭ mian privatan ĉambron kie enhavis mian tutan vivon : Malnova manfarite gitaro, malgranda orgeno, muzikmagnetkasedoj el " Modern Talking, Donovan kaj aliaj artistoj ", ĉiuj miaj notkajeroj inkluzive (ne)kompletaj skriboj kaj tradukaĵoj plus multe da plej bonaj libroj kiuj estis senditaj el alilandaj gekorespodamikoj dum kelkaj jaroj !!
Dum ses monatoj mi spertis malliberejon kiel pekulo !!!! Kiam post liberiĝo, mi sekvis la arestitajn objektojn, oni respondis : " La muzik-instrumentoj kaj ankaŭ la kasedoj (Modern Talking, Donovan k.a.) estas pekiloj... La libroj kaj manskriboj devas priesploriĝi ĉar ili estas en NePersa lingvo... sed ni baldaŭ redonos ilin al vi..."
Kelkaj monatoj pasis kaj mi ĵus perceptis ke ĉio estis perditaj !!! Estis nekredebla por mi perdi tiom da libroj, notoj kaj speciale la rakontoj kaj poemoj skribinte / tradukinte el/en la originalaj lingvoj
Por kelkaj jaroj, mi ŝajnis al aliaj kiel frenezulo pro la fortega melankolio kvazaŭ mi estis funebra ! ĉar vere estis perdinta miajn infanojn kaj amikojn !
Kiel diris supere, Esperanto tre helpis min je la lernado de aliaj lingvoj. Nun, mi komprenas dekunu lingvojn kaj sentas egan entuziasmon por eklerni pliajn lingvojn !
Malgraŭ nesufiĉa kaj malmulta tempo, mi povas lerni (kaj nun lernas) ĉiun novan lingvon dum 4 ĝis 6 monatoj !
Laŭ mi, tutaj lingvoj tra la mondo estas unu ! kaj Esperanto estas la nura maĝikilo per kiu oni povas lerni ĉiujn lingvojn.

Skribi aŭ Ne Skribi ?!
Pli ol cent traduk-titoloj kaj dekoj da verkaĵoj estas rezulto de almenaŭ dek jaroj de mia vivo. por kelkaj jaroj, nehavis motivon eldoni ilin ĉar kiam por la unua fojo aranĝis kelke da tradukaĵojn por ricevi la eldono-permeson el la Islama Kulturo-Oficejo, renkontiĝis kun neatendebla kondutaĉo ! La tiamaj direktoroj de la oficejo malakceptis min tiel malrespekte kvazaŭ mi elfaris ne pardoneblan pekon !
Poste ankaŭ skribis mallongajn novelojn kaj poemaron, oni kompreneble permesis ilian eldonon sed nun estis mia turno neakcepti ! nu, oni volus fari stultajn cenzurojn je la skriboj ! kaj kompreneble la cenzuritoj ne plu estis miaj opinioj ! Kion devas fari ? la eldono-tempo de la verkoj ne ankoraŭ venis en mia mem lando ...!
De antaŭjaro, preparis mi tradukojn el Persa al aliaj lingvoj (ankaŭ E-e) pri la Persa kulturo, Iranaj literaturaĵoj, antologioj, famaj poetoj kaj artoj. sed malgraŭ mia imago,neniu eldonisto (en Irano) akceptis eldoni ilin ĉar la titoloj kaj volumoj estis multaj kaj do ilia eldon-kosto estis altaj ! tamen senĉese , mi daŭrigis plutraduki kaj skribadi. ĉiutaga traduko kaj skribo estas ja kiel sango en miaj vejnoj.
Entuziasmo por kompreni poemoj de Pablo Neruda kaj Viktor Ĥara en la originala lingvo estis mia unua motivo eklerni la Hispanan lingvon.

Kiel aliaj multaj familioj en Irano, havas mi ankaŭ laboremajn gepatrojn. Mia patrino estas simpla kamparulino kaj indas la titolon : " LA PLEJ KOMPATEMA PATRINO DE LA MONDO !", eĉ se ŝi ne estis mia mem patrino !
Kaj pri mia patro, li neniam estis afabla kaj aminda por mi kaj la aliaj infanoj ! Ne pro lia religia fanatismo, sed pro liaj maldelikataj kondutoj kioj malkaŝe farus je la patrino ...!
Lia religia bigoteco, kompreneble aliflanke ekkaŭzis grandajn ŝanĝojn je la tute familianoj. Malgraŭ ĉi tiuj vortoj, kiam li handikapuliĝis, sentis mi ami lin ! eble pro liaj malsaneco kaj maljuneco ! aŭ eble pro lia profesio " Miniatur-Pentro-arto ". Mi altiris al tiu ĉi miriga pentro-arto kaj baldaŭ sentis ke povas esprimi, por la unua fojo, partojn de miaj neparoleblaj suferoj kaj doloroj inter la fajnaj pentraĵoj de la stilo !!
Antaŭ kelkaj jaroj, kiam kelke da junaj pentristoj kaj mi aranĝis malgrandan lokan pinakotekon pri Miniaturo; ekstremista kaj inkognita grupo atakis al ni kaj en la misaventuro ni perdis preskaŭ tute niajn pentraĵojn ...! menciinde ke tiutempe, mia lando fartus la mezjarojn de la milito kun Irako, kaj kompreneble neniu konsideris nian leĝan plendon !
Mi havas du fratinojn kaj fraton. ili estas la nuraj personoj, post mia patrino, kiuj komprenis min pli ol mia merito kaj helpis min kiam mi fartus la plej kritikajn tempojn de mia malfacila vivo. Hodiaŭ, malgraŭ ĉiuj malabundaĵoj kiuj ili forpasigis, mi vidas ke ili estas antaŭaj je siaj tempo kaj samaĝuloj; diras mi al si : " se ili estus naskiĝite en alia lando, kiom ili povus esti pli utilaj kaj sukcesaj...!
Post miaj familio kaj varmaj libroj, " Habib" estas la plej bona amiko kiun mi havis ĝis nun. Vera kaj eksterordinara homo kiu eble apartenas al alia planedo, mi pensas !

Mi ne ankoraŭ geedziĝis sed serĉas iun kapablan pensi altnivele al vivo, specialulino kiu estu kunulino por miaj opinioj kaj celoj komence kaj poste kiel mia edzino !

Antaŭ la fino de la gimnazio, mi perdis mian tutan kredon al la religioj.mi estis ĉiam en teruraj duboj ĉar en nenio religio kaj nenie povus trovi mi klaran veron/esencon. krome densa senrespondaj demandoj, akraj verecoj kaj la kondutoj de .... ĉiuj religioj, ĉio kaj ĉio kaŭzis ne plu kredi religion ! mi antaŭscius ke mi ne povus viziti universitaton pro miaj opinioj, ĉar la kredo al Islamo estas baza kondiĉo por viziti universitaton. ne religiaj personoj ne rajtas eniri universitaton.eĉ aliaj religiaj personoj.

mi kredis je la kreinto de la ekzisto, kiel la plej alt-potenco !
sed ĉitiu ne estis sufiĉa ! mi povus kaŝi mian kredon(kiel multaj aliaj!) sed ne farus ĝin, ĉar ne povus mensogi min mem.
post tio, klopodis mi ricevi eksterlandan universitatan vizon, sed ne sukcesis pro mona manko.

Mia lasta malfeliĉo okazis en Octobro 2007. mia sendita paketo al " Colors" revuo arestiĝis per inspektoroj de la kultur-oficejo en la poŝtoficejo. en Islama inkvizicio, oni demandis klarigon pri la enhavo de la revua projekto. la projrkto estis 48 paĝa kajero, tute blanka ( senenhava), kaj ĉiu persono povus mem redakti ĝin laŭ siaj opinioj, voloj kaj interesaĵoj ! alivorte kiel unika revuo ! la temo kiun elektis mi, havis la nomon " la religio en la mondo". ĝi estis tri-lingva rakonteto ilustrite pri la religioj, religianoj kaj ilia vivo, speciale tutmondaj Islamanoj kaj ...
Se mi ne uzus la desegnojn, fotojn kaj gazeteltondaĵojn, oni nun povus legi ĝin en la Tokio-ekspozicio... kvankam mi toleris grandan monpunon plus dudek tagan enkarcerigon, tamen sentas feliĉegon ĉar oni diris min ke povus nomi min la dua Salman Rusxdi sed ne faris tion !!


Anticipe dankas vin pro viaj atento kaj tempo. Bv. kontakti kun mi pri viaj proponoj kaj rimarkoj je ĉiuj aferoj.


Profesio: Tradukisto


Lingvoj parolataj:
Interesoj de la uzanto:


Eventoj kiujn la uzanto partoprenis:


Lastaj fotoj kontribuitaj de tiu ĉi uzanto:

Vidu 0 fotojn de tiu uzanto

Amikoj:

1: Reza


Reciprokaj amikoj:

1: Reza


Sendi mesaĝon al tiu ĉi uzanto | Aldoni uzanton kiel amikon | Reen