Lasta ensaluto: 2007-07-02 17:13
Vera nomo: Geoff
Urbo: Springfield (Virginio)
Pri mi:
Saluton al ĉiuj ! Mi vera nomo estas Geoff, sed en Esperantujo mi uzas Nizo pro simpleco. Mi estas 44-jara viro, loĝanta en norda Virginio apud Vaŝingtono, kie mi laboras ĉe la kriminala enketservo de la usona mararmeo (NCIS – kiel la televida programo!). Mi estas federacia agento, civila ne militista. Mi tre ŝatas vojaĝadon, kaj pro mia laboro, mi loĝis en Francio, Hispanio, kaj kelkaj Usonaj ŝtatoj. Kvankam mi tre vojaĝis en Eŭropo kaj okcidenta Afriko, mi ankoraŭ ne vizitis Azion, Aŭstralion aŭ Sudamerikon. Ĉiuĵaŭde vespere, mi instruas la anglan en mia preĝejo al gestudantoj el multaj landoj. Mi estas fraŭlo, kaj miaj gepatroj kaj mia fratino kaj ŝia familio loĝas apud Seattle. Mi iĝis kristano antaŭ 35 jaroj, kaj profunde kredas. Mi ŝatas studadon de la Biblio kaj ĉiutage legas kelkajn versiklojn en Esperanto. Mi povas ĉiam lerni pli ! La kino interesas min, kaj mi ofte iras kun amikoj al kinejo por vidi novajn filmojn. Lastatempe mi vidis The Last King of Scotland, bonega filmo pri la eksa uganda diktatoro Idi Amin Dada, kaj The Queen, pri la reĝa familio de Anglio. Alia ŝatokupo estas genealogio – mi sekvas la liniojn de mia patro en Anglio kaj mia patrino en suda Usono. Averto: Kvankam mi ŝatas rete amikumi, mi estas tre malbona korespondanto ! Sed bonvolu kontakti min kaj ni babilos de tempo al tempo ĉi tie. Ĝis !
Profesio: Polica komisaro
Lingvoj parolataj:
- Angla - denaska
- Hispana - alta
- Franca - alta
- Esperanto - meza
Interesoj de la uzanto:
Biblio Esperanto Genealogio Kino Kristanismo Lingvoj Vojaĝado
Eventoj kiujn la uzanto partoprenis:
Lastaj fotoj kontribuitaj de tiu ĉi uzanto:
Vidu 0 fotojn de tiu uzanto
Amikoj:
1: micahbales
Reciprokaj amikoj:
1: micahbales
Jenaj homoj aldonis ĉi tiun kiel amikon:
Sendi mesaĝon al tiu ĉi uzanto | Aldoni uzanton kiel amikon | Reen
